Kun pli ol 120 jaroj da historio, la Festo del Bollu
(1)
en Avilés estas unu el la plej gravaj
eventoj de la Asturia Sankta Semajno en tiu urbo. En la religia festo partoprenas ses
procesio-kunfrataroj kun religiaj figuroj, inter la plej popularaj en Asturio, kaj la Bollu-
festivalo, la Sanktan Lundon, kun meso surstrate por celebri la fratan manĝon sub la libera
ĉielo, kion oni faras ekde la jaro 1993. La avilesanoj festas la Sanktan Semajnon kun
granda entuziasmo kaj deziro amuziĝi rememorante siajn tradiciojn. Akcepto en la regiono
ĉiam estas totala. La festivalo mem devenas de la fino de la 19-a jarcento kaj en la 20-a
jarcento ĝi estis deklarita Festivalo de Nacia Turisma Intereso.
Ĉi-jare, 2022, estas la 50-an datreveno de la deklaracio de la festivalo kiel Nacia Turisma
Intereso. La vetero helpis la avilesanojn ĉar, malgraŭ malbonaj aŭguroj, kiuj anoncis
pluvon dum la ĝenerala tagmanĝo, feliĉe la prognozoj ne realiĝis ĝis la posttagmezo, do
estis sufiĉe da tempo por ĝui manĝon en komunumo, post du jaroj sen povi festi tia
emblema tago, pro la problemoj kaŭzitaj de la Kron-viruso. Laŭlonge de proksimume 5
kilometroj da tabloj kaj 15.000 avilesanoj okupis la asignitajn sidlokojn kaj proksimume
pliajn 2.000, situitaj en la Ferrera Parko kaj aliaj diversaj lokoj en la urbo.
(1)
bollu, en la asturia lingvo, bollo en la hispana, signifas bulko ”. La festo ricevis la
nomon de l´bollu (elp. bolju) koincidante kun la tago, en kiu la baptopatroj kaj bapto-
patrinoj donas al siaj gebaptofiloj la bulkon kiel rekompencon pro ricevi de ili la palmon
laŭrobranĉon benitan la antaŭan dimanĉon de Palmotago. La reprezenta bulko de la
urbo Avilés similas kvarfolia trifolio kaj havas diversajn etaĝojn, kvazaŭ kastelon, banitan
en glazura sukero kaj tre ornamitaj per paperaj floroj kaj aliaj diversaj garnaĵoj.
La aparta historio de ĉi tiu dolĉigita pano devenas de la 18-a jarcento, kiam la asturianoj
komencis elmigradi al la Amerikaj landoj. Ili portis inter siaj provizoj bulkojn faritajn el
tritika faruno, bovina lardo, ovoj kaj bulkoj kiuj havis la econ de malmoliĝo kaj konserv-
ado dum longa tempo sen ŝimiĝi.
Rosa Elena García Echave, hispana aktorino sub la pseŭdonomo Rossy de Palma,
kantistino kaj modelino, estis la heroldino de la festoj de la jaro 2022. Verŝajne, ĉi tiu
junulino uzas la nomon Palma”, ĉar ŝi naskiĝis en la tiunoma majorka baleara insulo,
kvankam ŝi estas posteulino de geavilesanoj. Fakte, ŝiaj gepatroj ambaŭ naskiĝis en la urbo
Avilés (la patro en la kvartalo La Carrionina kaj la patrino en Llano Ponte”) kaj ŝi
okupiĝis pri la proklamo, anoncante kun sia karakteriza ĉarmo ke en la estonteco ŝi estos
Rossy de Avilés ĉar ŝi jam konsideras sin kiel avilesino. Por fari la proklamon, ŝi vestis sin
per impona tradicia asturia kostumo kreita eksplicite por la okazo kaj desegnita de ĝia
kreinto Constantino Menéndez. La foto de Rossy rapide disvastiĝis en sociaj retoj, kie ĝin
povus vidi, inter aliaj homoj, la franca modokreanto Jean-Paul Gaultier, kiu sendis
gratulmesaĝon al Rossy pro la bela pozo kaj stilo per kiuj ŝi portis ĝin.
En la Paska dimanĉo de ĉi jaro 2022, post la raket-eksploda bruo, en Avilés estis konstanta
tumulto de agadoj: la 10-a Tradicia Foiro de Ceramiko, baletaj prezentadoj, teatro, mono-
grafiaj konkursoj, muzikaj festivaloj, monologoj, ŝalmludantoj, folklora dancado, turniroj
kaj ĉiaspecaj ĉampion-konkuroj...
Ankaŭ dum dimanĉo tagmeze, kaj la Paska Lundo, posttagmeze, trairis la urbajn stratojn
parado da ornamitaj kaleŝoj, gigantoj kaj kapuloj, muzikbandoj kaj folkloraj grupoj. La
flosiloj estis dizajnitaj kaj konstruitaj fare de civitanaj asocioj, reflektante alegoriajn
ĉeftemojn de printempo reprezentajn elementojn de la grandurbo. La festo estis
kompletigita per pluraj muzikaj prezentadoj: Havanaj ĥoroj, kelta muziko kaj kermesoj. Je
la dekdua horo nokte, artfajraĵoj, kiuj estis ĵetitaj el la estuaro.
T
radicia kaj popola
m
uziko ludas ĉia
m
ĉefan rolon, kaj emfazas la karakterizojn de la festoj,
du
m
la
ho
m
a
m
asa strata
m
aado, kiu festas sian
27
-an datrevenon
. P
ost la prokla
m
o, ko
m
encis
belega parado pri ornamitaj kaleŝoj organizitaj de la diversaj civitanaj asocioj, kun
m
arŝado de geinfanoj vestitaj per regionaj kostu
m
oj, gigantoj kaj kapegoj, muzikbandoj kaj
popolgrupoj. La strato estis konstanta vidaĵo, spektaklo kiu antaŭĝojas la sekvan tagon.
L
a lokoj por la
m
anĝontoj estas deciditaj laŭ strikta ordo de registrado, kaj post kia
m
la sid-
loko estas akirita, la
m
anĝaĵo alvenas
. Ĉ
iuj alportas ĝin el sia hej
m
o per korboj: terpo
m
kloj,
terpo
m
-
o
m
eletoj, pastoj, bifstekoj, kaj pluraj aliaj bongustaĵoj
. A
nkaŭ ne
m
ankas cidro kaj/
vino
. N
eniu restas sen
m
anĝi, ĉar bonega fabadoj estas kuiritaj en la
P
laco de
H
ispanio.
T
iu
-
tage oni povas manĝi ĉe unu tablo, daŭrigi kun deserto ĉe alia, trinki kafon ĉe alia kaj ĉio
sen ke neniu povus taksi la hazardan manĝant/in/on kiel cinikul/in/on aŭ oportunist/in/on.
Post la manĝado sekvas trankvila postmanĝa babilado, eble eĉ ankaŭ duondormeti en
kelkaj kazoj. Poste marŝis la kornobandoj, la fanfaroj tra la stratoj, la havanaj ĥoroj, la
asturiaj melodioj kaj, nokte estis la kermeso kaj artfajraĵoj.
En la festo partoprenis la tuta urbanaro kun granda entuziasmo kaj deziro amuziĝi, kaj per
la procezo renovigis siajn tradiciojn. La akcepto en la regiono estis ĝenerala. Pro la eg-
nombro da civitanoj partoprenintaj en la surstrata maado, oni diras ke estis necesaj
preskaŭ 5.000 metroj por envicigi la necesajn tablojn; 15.000 manĝantoj sidis ĉe ili kaj la
sukervendistoj asertis ke ili vendis pli ol 6 tunojn el la tradicia paska bulko, kiu estas la
emblemo de la centjaro de la festivalo. Bona kvartala kunvivado altiras adeptojn, jaron
post jaro, en tiu ĉi giganta kaj bongusta tablotuko, kiu estas la historia centro de la urbo. La
plej junaj amasiĝas al la urbaj parkoj kaj elektas la herbejon por manĝi sidantaj.
L
ast
m
inute
ĉiam estas homoj, kiuj venas demandante ĉu estas disponebla iu libera sidloko, precipe
turistoj, kaj ĝenerale ĉiam aperas iu loko, kvankam ŝajnas ke eĉ pinglo ne povus eniri.
La Frataro de El Bollo kolektas la kovrilojn de sia revuo libro-forme. La frato Ramón
Rodríguez kolektas kaj sistemigas la grafikan materialon en volumo kies nomo, “Cent
kovriloj kaj dek ses pli”, estis prezentita en la paroĥejo San Nicolás de Bari. En la serio
mankas nur kvin ekzempleroj kiujn ankoraŭ oni ne povis trovi. Temas konkrete pri la
numeroj de la jaroj 1903, 1904, 1911, 1912 kaj 1913. Ĝi inkludas ankla kvar kovrilojn
de la revuo kiujn, inter 1984 kaj 1987, publikigis la Urbodomo de Avilés paralele kun la
Frataro de El Bollo en ebla konflikto pri proprieto de la titolo.